Kiel ekludi en EsperoNova

🔥 Grava informo − Legu antaŭ daŭrigi 🔥

Ne eblas ludi en EsperoNova se:

  • Vi ludas la poŝtelefonan version de Minecraft
  • Via komputilo aŭ retkonekto ne estas sufiĉe rapida

Ankaŭ, memoru ke EsperoNova estas komunumo por ESPERANTISTOJ. Evidente vi estas esperantisto se vi povas legi ĉi tiun tekston sen tradukilo, tamen tio ankoraŭ direndas: Ne invitu ne-Esperantistojn en la servilon; ludantoj kiuj ne esperantumas estos tuj forpelitaj. Por pli da informo, bonvolu viziti la servilan regularon.

📝 Kontrollisto antaŭ ludado

Ludonte en EsperoNova, bonvolu kontroli la sekvajn aferojn:

  • Legu la servilajn regulojn. Se vi ankoraŭ ne faris tion, faru nun. La regularo estis tradukita en 6 lingvojn; ŝance vi trovos la regulojn en via denaska lingvo kaj en Esperanto.
  • Kontrolu ke vi uzas la ĝustan version de Minecraft (1.20.1).
  • Por pli Esperantuma sperto, estas rekomendate ŝanĝi vian ludlingvon al Esperanto dum vi ludas ĉe EsperoNova. Por ŝanĝi la ludlingvon, iru al Agordoj…Lingvoj kaj elektu Esperanto (Esperantujo).
  • Se vi havas malrapidan komputilon, estas rekomendate instali OptiFine antaŭ ludado. OptiFine estas modifaĵo, kiu ege plirapidigas onian Minecraft-klienton.

🚀 Kiel ensaluti la unuan fojon

  1. Malfermu Minecraft, kaj alklaku Pluraj ludantoj. Se vi ankoraŭ ne havas Minecraft, vi povas aĉeti ĝin ĉi tie. Certiĝu ke vi uzas la ĝustan version de Minecraft (1.20.1)!

    Malfermita Minecraft

  2. Alklaku Aldoni servilon.

    Aldoni servilon

  3. Tajpu la servilajn informojn en la tekstujoj, kaj aklaku Prete:
    Servila nomo: EsperoNova (aŭ io ajn alia, laŭ via prefero) Servila adreso: esperonova.net

    Servilajn informojn

  4. Vi nun povas ekludi en EsperoNova!

    Preta

🏴‍☠️ Informo por piratoj

Uzantoj de neoficialaj kaj senpagaj klientoj povas eniri la servilon per la jena adreso: pirata.esperonova.net


⌨️ Specialaj komandoj

EsperoNova havas multe da specialaj komandoj. Ĉi tiuj komandoj estas provizitaj per servila kromaĵo nomita Movo & Vortaro, programita de la servilestroj mem. Jen kelkaj komandoj el tiu listo: