Antaŭ ol vi elŝutos la mondmapon, certiĝu ke via komputilo havas sufiĉan spacon por ĝi. La densigita dosiero havas proksimume 7.5GB, kiu fariĝas pli ol 12GB post maldensigo; tial, estas rekomendite ke via komputilo havu almenaŭ 25GB da libera spaco por konservi ĉiujn dosierojn.
Ankaŭ, pro ke la dosiero estas grandega, la elŝuto bezonos multe da tempo: ~20 minutojn per rapida konekto aŭ plurajn horojn per malrapida. Bonvolu havi paciencon.
Ĉu vi rimarkis, ke en la oficiala Esperanta traduko de Minecraft kelkfoje aperas anglaj vortoj kiel “Creeper” aŭ “Enderman”, anstataŭ esperantigitaj vortoj? La kialo estas, ke Mojang ekde kelkaj jaroj starigis regulon, laŭ kiu kelkaj specifaj vortoj por Minecraft-konceptoj ne rajtas esti tradukataj, sendepende de la lingvo. Tio signifas, ke la oficiala Esperanta traduko ĉiam havos “krokodilaĵojn” kaj la tradukista teamo ne povas ŝanĝi tion.
Por solvi tiun problemon, la komunumo kreis rimedpakaĵon nomatan “Traduko Riparita”, kiu plibonigas la tradukon per anstataŭigo de anglalingvaj vortoj per tiuj el Esperanto. Per ĝi, vortoj kiel ekz. “Creeper” aŭ “Enderman” estas anstataŭigitaj per “kripero” kaj “finejano” por pli esperantuma sperto.
Vi povas senpage elŝuti la rimedpakaĵon per la supra ligilo. Tiam simple metu la maldensigitan dosierujon en la dosierujon “.minecraft/resourcepacks” kaj poste ŝalti ĝin en la ludagordoj.