Elŝutaĵoj

Kiel elŝuti kaj uzi la mondmapon

Antaŭ ol vi elŝutos la mondmapon

Antaŭ ol vi elŝutos la mondmapon, certiĝu ke via komputilo havas sufiĉan spacon por ĝi. La densigita dosiero havas proksimume 7.5GB, kiu fariĝas pli ol 12GB post maldensigo; tial, estas rekomendite ke via komputilo havu almenaŭ 25GB da libera spaco por konservi ĉiujn dosierojn.

Ankaŭ, pro ke la dosiero estas grandega, la elŝuto bezonos multe da tempo: ~20 minutojn per rapida konekto aŭ plurajn horojn per malrapida. Bonvolu havi paciencon.

  1. Elŝutu la mondmapon per la ligiloj sube.
  2. Movu la mondmapon en vian Minecraft-dosierujon, pli precize en la dosierujon “.minecraft/saves/”. (serĉu enrete “how to find minecraft folder” 🐊)
  3. Certiĝu ke vi uzas la ĝustan Minecraft version.
  4. Ekludu en unu-ludanta reĝimo. Se la mondo ĝuste montriĝas, la elŝuto estis sukcesa!

Pli detalaj klarigoj aperos ĉi tie baldaŭ… kontrolu pli poste.


Kio estas “Traduko Riparita”?

La Esperanta traduko de Minecraft bedaŭrinde uzas multajn anglajn vortojn por priskribi ekz. kriperojn, finejanojn aŭ aliajn unikajn Minecraft-konceptojn, ĉar Mojang nun malpermesas al tradukistaj teamoj traduki tiujn vortojn. Se vi tamen volas havi pli Esperantuman sperton sen anglaj vortoj aŭ miksaĵoj, vi povas elŝuti nian rimedpakaĵon. Ĝi anstataŭigas multajn anglajn vortojn al Esperantaj vortoj.

Kiel instali la rimedpakaĵon “Traduko Riparita”

  1. Elŝutu la rimedpakaĵon per la ligilo sube.
  2. Movu la ZIP-dosierujon en vian Minecraft-dosierujon.
  3. Se vi ankoraŭ ne faris tion, agordu Esperanto (Esperantujo) kiel vian ludlingvon.
  4. Metu ĝin kiel la plej alta rimedpakaĵo en la liston de uzataj rimedpakaĵoj.